Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_amas_vin

Mi amas vin

E-tekstoJ. MURIAN
KantasYves Montand

Teksto

Min ensorĉigis belulin',
Simila al floranta roz'.
Mi volas krii pro feliĉ',
Dancante kanti kun patos',

Ho vin amas, ame mia kor'.
Konfesi devas mi.
Mi amegas vin, ho mia flor'
Kun arda ampasi'.
Mi plu amos, amos, amos vin
Eĉ se vi mokus min.
Ĉiam, ĉio kaj sen fin'
Ege mi amos vin.
Sole vin adori nur -
Estas mia tutviva plezur'.

mi_amas_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)