Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_amas_vin_ho_flandroland

Mi amas vin, ho Flandroland’

TekstoCh. COOPMAN
MuzikoG. T. ANTHEUNIS
E-tekstoOscar Van SCHOOR

Teksto

Mi amas vin, ho Flandroland’,
Mi amas kore vin!
Jen rekantaĵ’, jen l’amokant’,
Mi ĉiame kantos ĝin’

Matene je la suna rid’,
Tutĝoje kantas mi,
Tiel feliĉa kiel id’,
Kiam patron kisas li.

Vespere en ripoza seĝ’,
Pensante sidas mi;
Ho Flandrolando! mia preĝ’,
Ĝi estas nur por vi.

Kaj dum mi revas pri liber’;
Forflugas jarcentar’
Kaj laŭte kantas la esper’:
Ne mortos la Flandrar’.

Mi amas vin, ho Flandroland’!
Mi amas kore vin;
Jen rekantaĵ’, jen l’ama kant’,
Mi ĉiame kantos ĝin!

mi_amas_vin_ho_flandroland.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)