Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_bezonus_amikon

Mi bezonus amikon

Teksto/MuzikoAntonello VENDITTI
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina teksto: Ci vorrebbe un amico

Teksto

Mia viv' kun vi similis tre al veto
en kiu gajnis vi, finiĝis la dueto.
Sed se pensas mi ke amo estas doni elprofunde
en nia historio estas mi iranta funden

Mi bezonus amikon por forigi pri vi l'memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon

Amo mallogika amo amo senmedita
vi, malgraŭ mia ploro, jam estas pardonita
kaj se povus vi pardoni min por mi estus konsolo
se en ĉi nokto frida vi dirus nur parolon.

Mi bezonus amikon por forigi pri vi l'memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon

Mi bezonus amikon por forigi pri vi l'memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon

Mia viv' kun vi similis tre al veto
la ludo estis riska, ne eblis la retreto
sed ĉu pro l'magia nokto aŭ pro mia emocio
jen mi ĉe via pordo en sol' kun iluzio

Mi bezonus amikon por forigi pri vi l'memoron
mi bezonus amikon por forgesi la doloron
mi bezonus amikon ĉiam ĉe mia flanko
mi bezonus amikon por mildigi vian mankon

mi_bezonus_amikon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)