Mi eliras

Muzikorusa popolkanto
TekstoM. Lermontov
E-tekstoI. Lubjanovskij
MIDImi_eliras.mid

Ruse: “Выхожу один я на дорогу.”

Teksto

Milda nokt'. Solece mi eliras,
Brilas voj' ŝtonoza en malhel'.
Dion la dezert' en pac' admiras
Kaj kun stel' interparolas stel'. (2x)

En ĉiel' triumfo kaj soleno,
Dormas ter' sub blua firmament'.
Kial do turmentas min ĉagreno?
Ĉu bedaŭr' ĝi estas aŭ atend'? (2x)

Jam de l' viv' nenion mi atendas,
Nek bedaŭras mi pri l' pasintec':
Je liber', kviet' mi nur pretendas.
Volus mi ekdormi en forges'. (2x)

Volus mi ekdormi por eterne,
Sed ne per dormado de la mort':
Ke en mi vibradu vi interne,
En la brust' dormetu viva fort'. (2x)

Lulu min kantad' orelkaresa,
Pri la am', de ĉarma voĉo son'.
Ombra kverk' kun bruetad' senĉesa
Klinu sin al mi je verda kron'. (2x)

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Mi eliras (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net