Mi En Cxiu Somer

Kanto devenas de “malnovaj” SEJToj. (Sovetiaj E-Junularaj Tendaroj)

Mi en ĉiu somer'
venas en la tendaron,
amas mi kun tener'
la rondon karan.
Eterne min vokas Esperantujo, vokas Esperantujo,
plej bonvena sur Ter', plej bonvena sur Ter'.

Simpla nur interes'
faris min batalanto
por neprega sukces'
de Esperanto.
Kaj ĝojas mi, ke mi iras la vojon, ke mi iras la vojon,
vojon de la progres', vojon de la progres'.

Kovinkiĝis mi jam,
post la SEJT-partopreno -
estas lingvo por am',
por la kompreno.
Do, estu SEJT, estu ĉiam tendaroj, ĉiam tendaroj,
vivu ni por ĉiam', vivu ni por ĉiam'.

  • mi_en_cxiu_somer.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)