Mi Foriras

Vortoj de Omar ĤAJAM, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Mi foriras, ĉar en ĉi restejo de plag'
Ĉio firma, stabila fariĝas imag'.
Ridi povas nur tiu je mia forir',
Kiu scias sekreton de viv'-eleksir'.
Libro de mia vivo proksimas al fin',
De l'printempo, de gaj' restis nure ruin'
Forgesiĝis jam, kiam alflugis junec',
Kaj la lasta de tiu birdet' reverenc'.

La monato monaton postsekvis ĝis ni,
La saĝulo saĝulon postsekvis ĝis ni,
Kaj la ŝtono sub plandoj de tiu virin'
Eble estis pupiloj de ŝia prain'.
Tutan mondon ne povas lumigi mi ja,
Kaj misteran pordeton ne trovos mi jam.
En la pensa ondar' flagris perla facet',
Sed ĝin turni al lum' - mi ne estas profet'.

Ĝis pleniĝos kaliko de vivo por ni
Ni plenigu kalikon da vin' por anim'.
Povas esti por lasta gluteto da vin'
Ne plu estos permes' de kaprica destin'.
Homo - fonto de gaj' kaj amara profet',
Homo - pura fontet' kaj fetora klozet'.
Homo estas miltfaca, kiel mond' en spegul':
Nur nulaĵo, sed tamen senlima grandul'.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi Foriras (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net