Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_kaj_edzin

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mi kaj edzin'

Esperanta tekstoA. v. D. STARRE
Tipotraduko
Originala titoloIk en m'n wijf

Teksto

Senutile, ke ni plendas,
Plendoj helpas al neni'
Frivolecon ni defendas,
For la plendo-litani';
Ĉu ŝuisto ne plu flikas,
La buĉisto nin kritikas…

Rekantaĵo:

/: Mi kaj edzin' kaj la knaboj, ĉiuj kvin
Kantas kanteton por distri nin. :/

Murmurado malutilas,
Tre malhelpas al humor'.
Post la nuboj suno brilas.
Pesimismo estu for!
Ĉu bakisto ne plu fidas,
Ĉar la ŝuldoj piramidas….

Rekantaĵo

Jes, ja estas multaj homoj,
Riĉaj certe pli ol ni,
Sed, en kies belaj domoj
Mankas ĉia harmoni'.
Kie homoj monavidas,
Tie amo ne kunsidas….

Rekantaĵo

Cerbumadi provizore
Pri ĉagrenoj kaj mizer',
Ni donacas do tutkore,
Al diablo en l'infer'.
Ĉu maldika jam la jako,
Eĉ se grumblas la stomako…

Rekantaĵo

mi_kaj_edzin.1366824407.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)