Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_konas_kanton

Mi konas kanton

TekstoTh. ANTHEUNIS
MuzikoWillem de MOL
E-tekstoProgresano

Teksto

Mi konas kanton de la kor’,
Ĝi estas rava melodi’
Dum l’infanec’ ĝin kantis mi
Dum tempo longe for.
Ĝin kantis kore la patrin’
Por la unua fil’
Ŝi la belege kantis ĝin
La kanton de l’ lulil’
Patrinaj zorgoj! Kant’ de l’patrin’
Mi ne forgesos vin.

Mi konas kanton de l’kor’,
Ĝi estas rava melodi’
Dum junulec’ ĝin aŭdas mi
Dum tempo longe for.
Ĝi kantis blonda virgulin’
Dum ŝin ekamis mi
Kaj en printempa la sunlum’
Promenis kune ni.
Juneca amo! Ho, rozfoli’
Tuj velkas, mortas vi.

Mi konas kanton de la kor’
Ĝi estas ama melodi’
Ĝin kantis mia famili’
Dum tempo longe for.
Neniu nune kantas ĝin
Por la maljuna vir’.
L’edzino ne forkisas plu
La larmojn de delir’
Infan’ la kanton kantas ne
Mi estas sola, ve!

mi_konas_kanton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)