Mi lernis esperanton

Teksto

Mi ŝatas nian lingvon, jes mi ŝatas ĝin,
Mi lernis ĝin paroli, de mia patrin',
Mi ĉiam povas uzi ĝin en familia rond',
Sed familio estas ne la tuta mond'.

Mi ŝatas nian lingvon, jes mi ŝatas ĝin,
Mi lernis ĝin paroli, de mia patrin'.
Mi ĉiam povas uzi ĝin en la patria rond',
Sed la patrio estas ne la tuta mond'.

Mi ŝatas nian lingvon, jes mi ŝatas ĝin,
Mi lernis ĝin paroli, de mia patrin',
Mi iam povas uzi ĝin en okcidenta rond',
Sed l'okcidento estas ne la tuta mond'.

Mi ŝatas Esperanton, jes mi ŝatas ĝin,
Mi lernis ĝin paroli de instruistin',
Mi ĉiam povas uzi ĝin en Esperanta rond',
Kaj tiu ja ekzistas en la tuta mond'.

Mi ŝatas Esperanton, jes mi ŝatas ĝin,
Mi lernis ĝin paroli, ĝi nun bezonas min,
Mi volas do labori en Esperanta rond',
Ĝi iafoje regu en la tuta mond'.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi lernis esperanton (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net