Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_memoras

Mi Memoras

TekstoJaap DUIJS
MuzikoNanne KALMA
KantasKajto

Teksto

Am
Mi memoras ke mi atendis kiel knabo
C D
La revenon hejmen de mia patro.
Am D C G
por labori kun plezuro,
Am F G E Am
aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron
E
por fari kajton.

Mi memoras ke mi konstruis kiel knabo
tre belan kajton kun mia patro.
mi rigardis lin kun varma sento.
li ĝoje kriis kiam venis bona vento
por nia kajto.

Mi memoras ke la ĉielo estis plena
de multaj kajtoj tutkoloraj,
kaj centoj da infanoj kune ludis
kaj tutajn tagojn ege sin amuzis
per sia kajto.


Am G F Am G F E (2-foje)


Mi memoras ke mi ne komprenis kiel knabo
ke ne plu vidiĝis iun tagon
paperaj birdoj memfaritaj.
ni restis hejme tute surprizitaj
kun nia kajto.

Mi memoras ke bruaj feraj birdoj
mortigis nian tutan ĝojon.
timigaj militaj ĉasaviadiloj
estis ĝenataj de infanaj amuziloj:
E
Niaj kajtoj.
Am
Niaj kajtoj.
G
Niaj kajtoj.
E
Niaj kajtoj.


Am G F Am G F E (2-foje)


E D E Bm
Se kajto estas tiel minaca,
E D E BmE
ĝi servu kiel armilo paca. (3-foje)


Am G Am
(Do,) mi petas al ĉiuj infanoj de la tero,
G
fari multajn birdojn el papero.
F
por forpeli aermilitilojn
Am G F E Am
ni kovru la ĉielon per pacarmiloj:
E
Niaj kajtoj. (3-foje)


Am
Niaj kajtoj.
G
Niaj kajtoj.
E Am
Niaj kajtoj.

mi_memoras.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)