Mi ne ĉagreniĝus

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoMiloš Raveň
Origina titoloNebanovala bych
MIDImi_ne_cxagrenigxus.mid

Teksto

Mi ne ĉagreniĝus,
ej, se mi, knab', ne devus,
/:sed ni la gepatran
benon ne ricevus.:/

Mi ne ĉagreniĝas,
ej, ke la amo ĉesos,
/:sed mi ĉagreniĝas,
kiel mi forgesos.:/

Vana estas, vana,
ej, tia am' kaŝita.
/:Vana jen, plej vana,
via am' hezita.:/

Vere ne vatoris,
ej, knabo, vin ekami,
/:por post kelka tempo
korvundite flami.:/

QR-Kodo
QR-Kodo Mi ne ĉagreniĝus (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net