Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_povas_diri

Mi ne povas diri

MuzikoPierre CERTON
Esperanta tekstoArjen-Sjoerd DE VRIES, Saskia IDZERDA kaj Manuel PANCORBO CASTRO
Esperanta plenumoAkordo, Kvaropo Sinkopo
Tipotraduko

Renesanca mok-muziko.

Teksto

Refreno:

La, la, la, mi ne povas diri
La, la, la, sed aŭskultu jen.

Estas vir' en nia urbo, li ĵaluzas pri l' edzin'
Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.

Refreno

Ne malprave li ĵaluzas, ŝi senhonte kokras lin.
Malgraŭ lia dorlotado, flirtas ŝi laŭ korinklin'.

Refreno

Li pendumis sin je l' kolo hontigite pro l' afer'
ŝi malica lin plu hantas en la hejm' de Lucifer'.

Refreno

La moralinstruo klaras: tro rapida geedziĝ',
tion vi pripensu bone, porĉiama kateniĝ'.

Refreno
mi_ne_povas_diri.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)