Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_scias

Mi Ne Scias

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Jam la trinkejo fermiĝis, ni iras tra mallumo kaj pluvo
en mia vivo vi ŝajnas ankoraŭ kiel fremda figuro
en via voĉo kaŝita dolor'
mi ne respondas, sed turnas min for
kaj silente rigardas al la muro

Refreno:

Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias

Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas
la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas
pardonu min kara pro mia silent'
sed mi vidis ke ofte turniĝas la vent'
kaj ĉiam la mondo malsame aspektas

Refreno
mi_ne_scias.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)