Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ne_vin_fidas

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

mi_ne_vin_fidas [21.12.2023 08:34] (aktuala)
Linio 1: Linio 1:
 +====== Mi ne vin fidas ======
  
 +^Muziko|[[Stephin MERRITT]]|
 +^Esperanta teksto|[[Hanso BECKLIN]]|
 +^Tipo|traduko|
 +^Originala titolo|I Don't Believe You|
 +^Originala plenumo|[[The Magnetic Fields]]|
 +^Originala teksto|[[Stephin MERRITT]]|
 +
 +{{youtube>​38S4zAzGImE?​medium}}
 +
 +===== Teksto =====
 +Vi amas min, jen bona cit’
 +Ĉu el fabelo aŭ el mit’?
 +Vi trovos min nepersvadit’
 +Ĉar mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +Laŭ vi mi estas ĉarma, sed
 +Al vi la vero estas ted’
 +Honeston tenas vi en ŝed’
 +Kaj mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +Rakontas vi pri histori’
 +De ĉiuj ekde gimnazi’
 +Kaj kiel ne similas mi
 +Sed mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +En miaj sonĝoj vi aperas
 +Bluajn okulojn vi liveras
 +Vi amas min
 +en halucin’
 +Jen io ne tre realisma
 +
 +Per la kantata melodi’
 +plorigas min plej kara vi
 +Sed vero estas iluzi’
 +Ĉar mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +Vi povas mistifiki per
 +la plaĉaj vortoj kaj tener’
 +La kialo: via karakter’
 +Jes, mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +Vi trajtojn havas ĉiujn el
 +la land’ de lakto kaj miel’
 +Vi devus esti la juvel’
 +Sed mi ne vin fidas
 +Mi ne vin fidas
 +
 +{{tag>​kanto litero_m angla traduko usona}}
mi_ne_vin_fidas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)