Mi Pace Iris Kun Amik

E-teksto de Euxgeno PEREVERTAJLO

Teksto

Mi pace iris kun amik', oho, oho,
Mi pace iris kun amik', oho, oho, oho,
Mi pace iris kun amik' -
Aperis granda ŝton',
Aperis granda ŝton', oho, oho.

Ĝi trafis la amikon kaj, oho, oho,
Ĝi trafis la amikon kaj, oho, oho, oho,
Ĝi trafis la amikon -
Amiko falis tuj.
Amiko falis tuj, oho, oho.

Mi batis perpiede lin, oho, oho,
Mi batis perpiede lin, oho, oho, oho,
Mi batis perpiede -
Senmove kuŝis li.
Senmove kuŝis li, oho, oho.

Mi kraĉis al vizaĝ' de li, oho, oho,
Mi kraĉis al vizaĝ' de li, oho, oho, oho,
Mi kraĉis al vizaĝo -
Ne kraĉis reen li.
Ne kraĉis reen li, oho, oho.

Mi donis al li brandon, sed, oho, oho,
Mi donis al li brandon, sed, oho, oho, oho,
Mi donis al li brandon -
Ne drinkis brandon li.
Ne drinkis brandon li, oho, oho.

Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho,
Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, oho,
Kaj tiam mi komprenis -
Amiko mortis jam.
Amiko mortis jam, oho, oho.

Mi fosis por li kavon kaj, oho, oho,
Mi fosis por li kavon kaj, oho, oho, oho,
Mi fosis por li kavon -
Kaj enterigis lin.
Kaj enterigis lin, oho, oho.

La tero ekmoviĝis kaj, oho, oho,
La tero ekmoviĝis kaj, oho, oho, oho,
La tero ekmoviĝis -
Ekstaris la amik'.
Ekstaris la amik', oho, oho.

Li batis perpiede min, oho, oho,
Li batis perpiede min, oho, oho, oho,
Li drinkis tiun brandon
Kaj kraĉis al vizaĝ'.
Kaj kraĉis al vizaĝ', oho, oho.

Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho,
Kaj tiam mi komprenis, ke, oho, oho, oho,
Kaj tiam mi komprenis:
Amiko - vagabond',
Turist-esperantist', oho, oho.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi Pace Iris Kun Amik (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net