Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_regas_vin

Mi regas vin!

Noto: Tio ĉi estas kantebla traduko de la kanto “Gimme The Prize”, de la angla muzikbando Queen. La kanto estis publikigita en la albumo “A Kind Of Magic” (1986). Tie ĉi legiĝas unue la kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko de la kanto.

Mi regas vin!

(virina parolaĵo el la televidilo…)

Aŭdu nur min!
Estas mi Mastro de via destin´
Jen Mastro via estas mi
De onta regno Dio: Mi!
Mi regas vin! - Nur mi regas vin!

La reĝojn viajn
neniigas manoj miaj
Reĝidojn viajn
Kaj estrojn aĉajn de via land´
Al la infer´ mi sendos ilin
Je ĉi batal´ mi batis ilin
Jen Mastro via estas mi
De onta regno Dio: Mi!
Mi regas vin! - Nur mi regas vin!

(gitarsolo)

Foriĝu! Mi diris: For!
He! He! He! Ja foras vi!
Ne eblas miajn ordonojn iel fuŝi
(Ĉu vi ne aŭdas?)
Jen Mastro via estas mi
De onta regno Dio: Mi!
Mi regas vin! - Nur mi regas vin!

Jen Mastro via estas mi
De onta regno Dio: Mi!
Mi regas vin!

Premiu min!

(laŭvorta traduko nekantebla)

(virina parolaĵo el la televidilo…)

Ĉi tie estas mi
Mi estas la Mastro de la destino via
Mi estas la ununura, la unika
Mi estas la Dio de regno venonta
Premiu min! - Nur premiu min!

Submetigu Reĝojn viajn al mi
Mi elpremos ilin per miaj manoj
Viajn reĝidojn malfortajn
Viajn tiel nomatajn estrojn de via lando
Mi batos ilin plenplene antaŭ mi finu
La batalo luktitas kaj la matĉo gajnitas
Mi estas la ununura, la unika
Mi estas la Dio de regno venonta
Premiu min! - Nur premiu min!

(gitarsolo)

Foriĝu! Mi diris: Foriĝu!
He! He! He! Malestiĝu el la vojo!
Ne eblas fuĝi for de mia aŭtoritato
(Ĉu mi ne diris tion?)
Mi estas la ununura, la unika
Mi estas la Dio de regno venonta
Premiu min! - Nur premiu min!

Mi estas la ununura, la unika
Mi estas la Dio de regno venonta
Premiu min!

Ligiloj

mi_regas_vin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)