Mi Triste Vidas

Ludas muzikgrupo “Voskresenje” (Rusio), e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Mi triste vidas, kion faras jaroj.
Tumulto, bagateloj kaj klopod'
Tro frue maldensigis niajn harojn
Kaj ni koleras al la tuta mond'.

Sed kiaj ni kun vi iame estis..
Enviis tiujn, kiuj aĝis pli,
Kaj tiom multe ni kun vi forgesis.
La pento venos - ne evitos ni.

Pardonu min - mi estas kiel vi,
Mi mem alkutimiĝis malsukcesi,
Infanajn revojn tute lasis ni
En subtegmento iu - kaj forgesis.

Mi volas esti dum amaroj sola,
Por la amikoj restu nure ĝoj'
Ni ofte estis mutaj en paroloj,
Nur babilante dum la kuna voj'.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi Triste Vidas (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net