Mi Volus Esti Dianto

Teksto
E-teksto
Muziko
Kantas Kaj Tiel Plu

Teksto

Alvene tuj ĉe la ponto
fariĝus mi la dianto,
se vi fariĝus la fonto,
el kie mi trinkos akvon.
Fariĝus mi la dianto.

Fariĝus mi la dianto.
Fariĝus mi la dianto.

Fariĝus mi puta ŝnuro,
fariĝus mi eĉ pulio,
faranta dum akvoĉerpo,
babili kun vi faŭlino.
Fariĝus mi eĉ pulio.

Fariĝus mi eĉ pulio.
Fariĝus mi eĉ pulio.

Por ŝteli la amon mian
fariĝu vi la ŝtelisto,
ŝtelisto el ruĝ' vestita
samkiel flor' de hibisko.
Fariĝu vi la ŝtelisto.

Fariĝu vi la ŝtelisto.
Fariĝu vi la ŝtelisto.

Monatojn tri de l' somero
fariĝus mi la kolombo
kaj kie mi metus neston?
Tuj ĉe la rivera ondo.
Fariĝus mi la kolombo.

Fariĝus mi la kolombo.
Fariĝus mi la kolombo.
Fariĝus mi la kolombo.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi Volus Esti Dianto (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net