Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_amatin

Mia Amatin'

Jurij VIZBOR, traduko de Ludmila Novikova

Teksto

Em
Post la renkontoj disiĝon, ve, sendas destin',
G D7 G
Ploras mallaŭte la rojo sub branĉoj de l'pin',
H7 C E7
Karboj de l' fajro kovriĝis per cindra arĝent',
Am H7 Em
Ĉio finiĝis, jam la adiaŭa moment'.

Refreno:

Em Am D7 G
Mia amatin', la sunet' arbara,
Em Am H7 Em
Kie ree nin viv' kunigos, kara?

Tendoj kunmetis flugilojn kun morna humil',
Kaj jen etendis flugilojn la aviadil',
Jen retiriĝas ŝtuparo de l' porda lini',
Vere abismo por longe disigis jam nin.

Refreno

Nek rememoroj, nek vortoj konsolas plu min,
Revas mi nur pri la rojo sub branĉoj de l' pin',
Kie en gutoj sukcenaj rebrilas la flam'
Kaj ĉe la fajro, imagu, atendas min jam'.

Refreno

Eksteraj ligoj

mia_amatin.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)