Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_bonnie

Enhavtabelo

Mia Bonnie

Muzikoangla popolkanto
E-tekstoJosef CINK
E-teksto 2William John Downes
MIDImia_bonnie.mid

Teksto

Post mar' mia Bonnie forestas,
post la oceana senlim',
Post mar' mia Bonnie forestas,
revenu li el malproksim'.

Refreno:

Ho, revenu,
venu li el malproksim' al mi
ho, revenu,
revenu li el malproksim'.

Ekblovu la ventoj sur maro,
sur la oceana senlim',
ekblovu la ventoj sur maro,
redonu lin el malproksim'.

Refreno

Dum nokto pasinta mi sonĝis
kaj tial min pezas la tim',
ke plu mia Bonnie ne vivas,
pereis li en malproksim'.

Refreno

Ekblovis la ventoj sur maro,
sur la oceana senlim',
ekblovis la ventoj sur maro
revenis li el malproksim'.

Teksto 2

Mia amato

Sopras mi mian amaton;
transmare li estas, ho ve!
Regantoj de l' ondoj, kompatu!
Venigu lin ree al mi.

Refreno:

Forta, bela,
plej kara li estas al mi, al mi.
Maro, ventoj,
venigu lin ree al mi.
mia_bonnie.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)