Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_farmo

Mia Farmo

Laŭ melodio de “Mi granja” (hispanlingva porinfana kanto).

Teksto

Venu al mia farmo, ĝi estas bela
Venu al mia farmo, ĝi estas bela

1. La hundo estas jen: af! af!
La hundo estas jen: af! af!

Ho venu, sinjor'
Ho venu, sinjor'
Ho venu, venu, venu sinjor'

Postaj strofoj samas, sed por diversaj farmbestoj:

2. La kato estas jen: mjaŭ! mjaŭ!
La kato estas jen: mjaŭ! mjaŭ!

3. La bovo estas jen: mu! mu!
La bovo estas jen: mu! mu!

4. La anaso estas jen: kva! kva!
La anaso estas jen: kva! kva!

5. La porko estas jen: ojnk! ojnk!
La porko estas jen: ojnk! ojnk!

6. La ŝafo estas jen: ba! ba!
La ŝafo estas jen: ba! ba!

7. La ĉevalo estas jen: ni! ni!
La ĉevalo estas jen: ni! ni!

8. La birdo estas jen: ĉip! ĉip!
La birdo estas jen: ĉip! ĉip!

9. La koko estas jen: u-u-uu!
La koko estas jen: u-u-uu!

10. La rano estas jen: ibit! ibit!
La rano estas jen: ibit! ibit!

11. La azeno estas jen: iaa! iaa!
La azeno estas jen: iaa! iaa!

12. La panjo estas jen: ŝŝ! ŝŝ!
La panjo estas jen: ŝŝ! ŝŝ!

mia_farmo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)