Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_normanujo

Mia Normanujo

Muziko/TekstoFrédéric Bérat
E-tekstoLucien Thèvenin
E-tekstoA. Ŝefer
Origina titoloMa Normandie
MIDImia_normanujo.mid

Teksto

Je renaskiĝo de l’espero
kaj kiam vintro estas for
en franca dolĉo de aero
dum brilas la sunluma or’.
Dum reverdiĝas la naturo
kaj de hirund’ reĝojas kri’
Min logas mia Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

Mi vidis monton helvetujan
kun lignodom' kaj glaciar'
kaj la pejzaĝon italujan
kun bark' sur venecia mar'.
Al ĉiu hejmo jen saluto,
neniun ĝin meritas pli
ol mia bela Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

Dum vivo venas la momento,
en kiu revo flugas for
kaj la animo en silento
dediĉas sin al rememor'.
Se tiam mia laca muzo
amkantojn lasas for de si,
reiros mi al Normanujo,
en tiu lando ja naskiĝis mi.

Teksto 2

Ho Normandi'

Ho, ĉe l’ reven’ de la printempo
Post vintra frost’ kaj malvarmec’
En mia bela franca lando
La suno brilas en helec’.
Ho, kiam ĉio reverdiĝas,
La hirundar’ al Normandi’
Revenas, - dum mi malĝojiĝas,
Naskiĝolando kara, nur pro vi!

Mi konas Svislandeton belan
Kun ĝia neĝomontĉenar',
En Italuj’ ĉielon bluan,
Venizon kun la gondolar’,
Sed vidis landon mi nenie
Similan al la Nomandi';
Feliĉa mi nur estas tie
En vi, naskiĝolando, nur en vi!

En ĉiun vivon venas horo,
En kiu ĉesas la revad';
Bezonas tiam ĉiu koro
Konsolon per la memorad’.
Se ĉesos mia kantinspiro,
Mi venos tuj, ho Normandi’,
Al vi, pro mia korsopiro.
Naskiĝolando, kara estas vi!

mia_normanujo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)