Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_patro_jen_ulo_normala

mia patro jen ulo normala

Muziko\Teksofranĉesko degregori (Francesco de Gregori)

noto:
eksterlandanoj opinias ke en Italujo ĉio estas politika, ke ankaŭ diverseco de opinio pri la formo de fenestro estas rigardata kiel sekvo de faŝismo, komunismo, socialismo, kristandernokratismo, ktp. tio estas parte vera, kaj kompreneble ankaŭ generaciaj fendoj kuntrenas politikajn aspektojn. la makzelo estas musolini, kiu estis konata pro sia granda, vireca, volforta suba parto de la vizaĝo. salo' estas urbeto, kiu ĉef-urbis dum mallonga periodo fine de la dua mondmilito por la lasta faŝisma registaro en italujo. la nigro ankaŭ apartenas al la simbolaro de dekstruloj.

originala titolo: Le strade di ieri

Teksto

mia patro jen ulo normala
tute laŭ sia generacio
la makzelo al la kortoj parolis
sed mortintoj lin malpravigis
ili ĉiuj lin bone komprenis

kaj pluludas la infano en la korto
ĵetas ŝtonojn al mar' kaj ĉielo
ĉiufoje trafinte je stelo
la okulojn li fermas kaj revas
la okulojn li fermas kaj ŝvebas

en salo' la ĉevaloj finmortis pro enuo
se vi vetas je nigro malgajnas
musolini eĉ verkis poemojn
la poetoj: estaĵoj danĝeraj
ĉiu diro nur temas pri trompo

mia patr' estas knabo trankvila
kaj matene li legas ĵurnalojn
li posedas, li pensas, konvinkojn
lia filo nur ŝipo pirata
lia filo nur ŝipo pirata

kaj ankoraŭ nun restas skribaĵo nigra
sur la muro de mia loĝejo
«la nacia movado finvenkos»
kaj la estroj nun havas trankvilon
kaj kravatojn kun taŭgaj koloroj

sed ekhaltis la infano en la korto
li laciĝis postkuri la kajtojn
sidas li ĉe memoroj apudaj
kaj bruoj nun foraj
li rigardas la muron la manojn

mia_patro_jen_ulo_normala.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)