Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_rozmareno_ekfloru_jam

Mia rozmareno, ekfloru jam!

Aŭtoropola popolkanto
E-tekstoEdward Wojtakowski
MIDImia_rozmareno_ekfloru_jam.mid

Noto: Populara soldatkanto el la periodo de la unua mondmilito.

Teksto

/: Mia rozmareno ekfloru jam, :/
/: diru floro via pri knabino mia,
pri ŝia am’! :/

/: Se ŝi ne respondos: „Mi amas vin!“ :/
/: mi tuj al anaro de militistaro
anoncu min! :/

/: En milita bruo dum danc' kun mort' :/
/: eble obtuziĝos — travidebla iĝos
ĉi mia sort'. :/

/: Kaj se dum batalo kugl' trafos min :/
/: mia lasta spiro estos kun sopiro.
pri la knabin’! :/

mia_rozmareno_ekfloru_jam.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)