Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_suno

Mia suno

Esperanta tekstoC. DE COCK
Tipotraduko

Teksto

I.
Ho, belaspektas leviĝanta suno
Eklumigante ĉion je l' vekiĝo.
La tero tremas pro la vivestiĝo.
Ho, belaspektas leviĝanta suno.

Rekantaĵo:

En mia revo estas la sun',
Regante ĉion pli bela nun,
Sur lipoj viaj jen flam',
En okulbrilo lumos am'.

II.
Ho, belaspektas vi flamanta suno,
Dum la somertagmez' super herbejo,
Estaĵojn varmigante sur vivejo.
Ho, belaspektas vi flamanta suno.

Rekantaĵo

III.
Ho, belaspektas vi aŭtuna suno,
Sendante l'adiaŭon de l'vespero;
Sed en l'animo vekas ja vivero,
Ho, belaspektas vi aŭtuna suno.

Rekantaĵo

mia_suno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)