Miaj kantoj

Teksto

Kantoj, miaj kantoj,
kie voĉo via?
En la nigraj horoj
ĝemas koro mia.
Ho, rapidu al mi
kiel hirundetoj,
Delikate sonu,
miaj ĝojfloretoj!
Kantoj, miaj kantoj,
kie voĉo via?
Ĝojon, ho, alportu
al la koro mia!

QR-Kodo
QR-Kodo Miaj kantoj (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net