Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miaj_karaj_cxerizetoj_vi_foje

Miaj karaj cxerizetoj

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJ. V. Dolinský
Origina titoloMoje milé, premilené čerešne
MIDImiaj_karaj_cxerizetoj.mid

Teksto

Miaj karaj ĉerizetoj, vi foje
diŝutiĝis, dum mi iris survoje:
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.

Miaj karaj fragofruktoj abunde,
vi akvegon falis ĉiuj ĝisfunde;
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.

Miaj karaj frambofruktoj, vi ial
deruliĝis profundaĵen de la val':
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.

Miaj karaj rubusberoj, ha, vi jen
are falis al la puto surfunden,
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.

miaj_karaj_cxerizetoj_vi_foje.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)