Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
E-teksto | J. V. Dolinský |
Origina titolo | Moje milé, premilené čerešne |
MIDI | miaj_karaj_cxerizetoj.mid |
Miaj karaj ĉerizetoj, vi foje
diŝutiĝis, dum mi iris survoje:
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.
Miaj karaj frogofruktoj abunde
vi akvegon falis ĉiuj ĝisfunde;
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.
Miaj karaj frambofruktoj, vi ial,
deruliĝis profundaĵen de la val':
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.
Miaj karaj rubusberoj, ha, vi jen
are falis al la puto surfunden,
kiu trovos vin, tiu havu vin,
nur ne faru maljustaĵon al la karulin'.