Uzantaj iloj

Retejaj iloj


miaj_mantelstrioj

Miaj mantelstrioj

Origina titolo: Las cintas de mi capa

Teksto

Se la ondoj iras kisi en rapid'
de la strando la sablerojn kun fervor'
de mi estas avidata per la kis'
via dolĉa lipa strando kaj amor'.
Se en fundo de l'minej estas metal',
kaj en fundo de la maroj la koral',
burĝonis en la profundo de l'anim'
la amego nun havata, ja, de mi.

Refreno:

Sin plektantaj pro la vento
iras miaj mantelstrioj,
kaj kantante ĥore diras:
amu min, kara knabino.
De l'mantel' estas la strioj,
de l'mantelo de student',
kvazaŭ son' de sonoriloj,
kvazaŭ son' de sonoriloj,
de vi en la proksimec'.

Ne demandu kiam mi ekkonis vin
nek pripensu la kialon de l'ameg',
mi nur scias: mia amo estas vi,
mi ne povas nun respondi pri la tem'.
Nun ne pensu pri la tempo kaj kial'
de l'ekest' en koro mia de la am'.
Dank'al vi nun feliĉpleno estos viv',
sen am' via, karulino, mortus mi.

Refreno

miaj_mantelstrioj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)