Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrado_eltrinku_la_vinon

Migrado

MuzikoRob. SCHUMANN
Esperanta tekstoL. E. MEYER
Tipotraduko
Originala plenumoWohlauf noch getrunken
Originala tekstoJustinius KERNER

Teksto

Eltrinku la vinon, foriras nun mi,
Adiaŭ, karuloj, en hejm' tie ĉi!
/: Adiaŭ, vi montoj, gepatra tegment',
Perforte fortiras vojaĝama vent'. :/

La suno ne rastas en blua eter',
Ĝi devas migradi en monda la sfer',
/: La ondoj ne haltas ĉe soleca bord',
Ventegoj kurblovas laŭ destina ord'. :/

Jen birdo forflugas per nuba rapid',
Ĝin pelas el hejmo instinkta decid',
/: Laŭ tio junulo migradas en mond',
Ĝi mem faras samon eterne en rond'. :/

Salutas lin voĉoj konataj trans mar',
De l' hejm' alfluginte kantanta birdar',
/: Lin tuŝas de floroj intima odor'
La ventoj patriaj ja blovis ĝin. for. :

La birdojn de l' hejmo li konas do jam,
La florojn kolektis li iam pro am',
/: Kaj tiu lin sekvas, sekreta mister',
Sentigas lin hejme sur fremdlanda ter'. :/

migrado_eltrinku_la_vinon.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)