Migrado, mia korplezur'

Teksto

Migrado, mia korplezur'
En sunoplena la natur',
/:Se ne ekzistus la migrant'
Neniu konus fremdan land' :/

Vaganta tra profunda val'
Ripozis mi ĉe akvofal'.
/:Renkontis mi bel'amatin',
Per kiso mi regalis ŝin. :/

Kuŝanta sur marborda dun'
Bananta en brilanta sun'.
/:Rompiĝas ondoj sur la strand'
Akompanante mian kant'. :/

Mi vagos ĝis la vivofin'
Kaj se la mort' alvokos min
/:Eksonos mia lasta kant':
La adiaŭo de l' vagant'. :/

QR-Kodo
QR-Kodo Migrado, mia korplezur' (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net