Uzantaj iloj

Retejaj iloj


migrantaj_esperantistoj

Migrantaj esperantistoj

Muzikomelodio de: Vi vandrer ad den brede Vej
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Ni marŝas kune en la bela somer',
kaj kune ni kantas en gaja esper'
sub blua la ĉiel'!
Ho, kamaradoj, ankaŭ venu vi
al nova ĝoj' kaj plena harmoni',
nin vokas nia cel',
nin vokas malproksima cel'!

La mondo tremas en malam' kaj koler',
kaj ne ĝi atentas pri justo kaj ver',
nur daŭra la kverel',
Perforto regas; paco restas for,
sed ĝi al ni parolas en la kor',
ĝi estas nia cel' —
ĝi estas malproksima cel'!

La homoj mokas nin pro nia afer':
ĝi restos mensog' sur mizera la ter' —
nur taŭga por anĝel'!
Sed antaŭ la okulo brilas ĝi,
ni vidas: iam regos harmoni'!
Ni iru al la cel'
sub nia bela, verda stel'!

migrantaj_esperantistoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)