Migrema muelisto

AŭtoroW. Müller
E-tekstoZanoni
Origina titoloDas Wandern ist des Müllers Lust

/:Migrado mia korplezur',:/
Migrado!
Sopiras bona muelist'
/:Migradon ĉiam kun persist',:/
Migradon!

/:La akvo ja instruis nin:/
Migradi!
Sen ĉes' antaŭen kuras ĝi,
/:Migradon celas kun pasi’.:/
Migradon!

/:Modela estas por migrul':/
La rado!
Ĝi turnas sin kun gaja bru',
/:Ne pensas pri haltado plu,:/
La rado!

/:La ŝtonoj eĉ kun sia pez':/
La ŝtonoj!
Moviĝas ronde kun penad',
/:Por kuri vete kun la rad',:/
La ŝtonoj!

/:Migrado mia korplezur',:/
Migrado!
Adiaŭ, majstro kaj majstrin',
/: Jam sen kolero lasu min :/
Migradi!

  • migrema_muelisto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:00
  • (ekstera redakto)