Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mil_mejloj

Mil mejloj

MuzikoH. West
E-tekstoJosef Cink
MIDImil_mejloj.mid

Teksto

Meljo mil post mia krur',
forviŝiĝis jam la spur',
multe jam laciĝis mi kaj la ĉeval'.
Ja mejlomil post mia krur',
mi havas celon unu nur,
kie blanka domo staras en la val'.

Sub dekliv' ĉe la river'
ĉe kastora barier'
vivas la gepatroj en rev' de infan'.
Ja mejlomil post mia krur',
mi havas celon unu nur,
la konatajn blankajn murojn de kaban'.

Mejlomil post mia krur',
io pelas min al kur',
vojon konas mi, la dom' ne ŝanĝis sin.
Ja mejlomil post mia krur',
mi havas celon unu nur,
tie vivas miaj patro kaj patrin'.

Mi ekvidis post moment'
kamenfumon sur tegment',
la oblikvan gablon stari sub ĉiel'.
Ja mejlomil post mia krur',
mi havas celon unu nur,
la malnova blanka dom' jen mia cel'.

mil_mejloj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)