Milito De Pjero La

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Dormu trankvile en kampa la tombo
ne estas rozo por doni la ombron
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa, granda papavo.

Apud la bordoj de mia rivero
mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon,
ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
kiujn forpuŝas la flu' al infero.

Tion vi diris dum lasta somero
nun kun aliaj en kota la tero
ni trejnadas malĝoje pro endo
kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento.

Haltu vi Pjero, haltu momenton
kaj vin surblovi permesu la venton.
Ĝi flustru la leĝon de ĉiu batalo:
se donas vi vivon, jen estas medalo.

Sed vi ne aŭskultis, pasadis la tagoj
kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj,
kaj vi forfuĝis armean la flagon.
Estis printempo kaj tre bela tago.

Dum vi kunportis animon tornistre
vi vidis homon, ja kvazaŭ prodistre.
Li havis saman pripenson en koro
sed de la vesto malsaman koloron.

Pafu lin Pjero! Pafu lin lerte!
Kaj por finmurdo pafu lin certe!
Ĝis lia falo rapida al grundo,
ĝis lia morto, la morto de hundo.

Kaj se vi celos ja rekte la koron
li havos tempon nur por la foriro,
sed al vi tempo ne mankos por miro,
miro pri homo kaj lia doloro.

Dum havas vi tian senton anime,
li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
abrupte fajras la armilaro
malgraŭ de vi kompleza la faro.

Vi falis al tero sen veo, sen krio,
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke via vivo jam longas neniom,
ke ne plu estos reven' eĉ por iom.

Vi falis al tero sen veo, sen krio,
kaj ekrimarkis vi kun emocio
ke tiu estos la lasta vivsceno,
por vi neniel ja estos reveno.

Ninjeto mia, pro morto en majo
min kaptas multa, eĉ troa malgajo.
Ninjeto, mi al la nigra infero
preferus iri dum vintra vetero.

Kaj dum vin gapis de l' sulkoj la greno
pafilon tenis vi per forta teno,
vortojn vi tenis ja firme en buŝo
kiuj ne likvos pro suna la tuŝo.

Dormu trankvile en kampa la tombo:
ne estas rozo por doni la ombron,
por doni la ombron al via terkavo
jen estas nur ruĝa, granda papavo.

QR-Kodo
QR-Kodo Milito De Pjero La (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net