Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mondo_aux_mi

Mondo Aŭ Mi

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Lernu de la histori'
Demandoj kreskas el la respondoj
Ĉu vi antaŭvidis tion ĉi?
Ĵus falis muroj, nun falas bomboj
Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'
Lasas nin kun nigra perspektiv'

Refreno:

Mi ne postulas ĉiujn respondojn
Nek la klarigon al ĉio ĉi
Respondu nur tion: Kiu frenezas?
Ĉu la mondo aŭ mi?

Milionuloj sen kompat'
Nur devus honti, sed fanfaronas
Lasas nin en povra stat'
Jes, nian mondon mi ne rekonas
Vorto kontraŭ vorto, viv' por viv'
Lasas nin kun nigra perspektiv'

Refreno

Finfine malkonstruis ni la muron
Sed kio estis do la sekva paŝ'?
Al ĉiu domo ŝlosi la seruron
Dividi la popolojn per fosaĵ'

Refreno
mondo_aux_mi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)