Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mondo_de_l_libroj

Mondo de l' libroj

TekstoThøger Larsen
Esperanta tekstoPoul Thorsen

Teksto

Mondo l’ libroj estas ora stoko
kun mirindaĵoj ekster temp' kaj loko.
Kostaj trezoroj kuŝas en abundo
sur ĝia fundo.

Bindojn antikvajn bukoj bril-ornamas,
sur la folioj daŭre fajroj flamas.
Skribo de manoj, kiujn tomb' polvigas
daŭre instigas.

Floroj el tempoj ekster la imagoj
daŭre odoras de someraj tagoj.
Morta la dolĉo, kiun vi malligas,
vin feliĉigas.

Ĝojoj, afliktoj al la nun' koncerne
en la volumoj vivas ĝiseterne,
ĉiam pretecaj iĝi laŭ ordonoj
vortoj kaj sonoj.

Multaj kapabloj, scioj plej valoraj
per la silento libra estos oraj.
Al viaj nepoj libraj la konsiloj
estos flugiloj.

Gardu ni bone la hered-trezorojn,
gardu ni de la nuna temp' valorojn.
Daŭru rikolto de kultur' kaj scioj
sur la folioj.

mondo_de_l_libroj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)