Montaro Pirin

TekstoAtanas ILIEV
MuzikoDobri ĤRISTOV
E-tekstoSt. KIRAGXIEV

Montaro Pirin ribela,
estas vi, Pirin, tre bela,
Hej, hej, hej, hej,
estas vi, Pirin, tre bela!

Sur viaj verdaj kamparoj
paŝtas sin brunaj ŝafaroj.
hej, hej, hej, hej!
Paŝtas sin brunaj ŝafaroj.

En viaj ombroj misteraj
vagas bravuloj liberaj.
Hej, hej, hej, hej'
Vagas bravuloj liberaj.

Somere, Pirin, vi pacas,
sed vintre hurlas, minacas.
Hej, hej, hej, hej!
Sed vintre hurlas, minacas.

Montaro Pirin ribela,
estas vi, Pirin, tre bela.
Hej, hej, hej, hej!
Estas vi, Pirin, tre bela!

  • montaro_pirin.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)