Uzantaj iloj

Retejaj iloj


montaroj_de_kanigo

Montaroj de Kanigo

Muziko/TekstoKataluna popola kanto
E-tekstoJoan AMADES, Jaume GRAU CASAS
Originala titoloMuntanyes del Canigó

Teksto

Montaroj de Kanigo'
estas belegaj kaj ĉarmaj,
ĉefe nun en la somer'
kiam l'akvoj estas gajaj.

Tri monatojn restis mi
en ili, sen akompano,
krom de iu najtingal'
kiu ĉe la nest' kantadis.

Ĝi kantas je la leviĝ'
de la suno, rozo ĉarma.
- Najtingalo, najtingal':
havu vi bonan flugadon.

Najtingalo mortis jam:
de tri tagoj ĝi ne kantas.
Mi nun volas iri for:
nostalgie mi malgajas.

Trafis min forta malsan'
kun kruelec' senkompata;
neniu komprenis min
nek mian koran malsanon,

krom belega knabinet'
kiu rabis mian amon:
mian amon rabis ŝi,
nur por ŝi la koro batas.

montaroj_de_kanigo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)