Muskola belulino

Teksto

Mi ne povas dormi,
— revas ĉiunokte nur pri ŝi.
Ŝi instruis en trejnejo
kien mi iris por plimuskoligi
mian malfortetan korpon — a — ha.

Tute mi enamiĝis,
ŝia staturo senspirigis min.
Mi invitis ŝin kinejen.
Unue ŝi rigardis malestime miajn brakojn,
Sed tiam ŝi akceptis.

Rekantaĵo: (2-foje)

Ŝi havas la plej erotikajn muskolojn,
per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin.

Ni vidis Konan' la Barbaro,
kaj post la film' mi provis kisi ŝin.
Sed ŝi batadis min brutale.
Nun mi estas en malsanulejo
kaj revas tamen nur pri ŝi.

Rekantaĵo

QR-Kodo
QR-Kodo Muskola belulino (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net