Muzikkritiko

Teksto

Gravas la artikoletoj en ĉiuj gazetoj
pri muzikkritiko.
Kaj do ankaŭ mi esploru
ĉu mi pli valoru per muzikkritiko.
Ne havas mi imagon pri muziko
- mi estas profesie farmacist' -
sed mi bone spertas pri kritiko
ĝi estu fia kaj kruela al verkist.

Ĉar laudanta vorto montrus nur malforton en muzikkritiko.
Se vi povas vere krei, tion devas nei la muzikkritiko.
Ne helpas al artist', se estas saĝa,
al mi ne kompreneblas iu vort'.
Mi diras pri verkisto ĉiuaĝa:
Bona estas li nur post la mort'.

Tute mi laŭvole agas, kaj gazeto min tre bone pagas.
Teruras mia laŭta rido, ĉar ĝi ja plenplenas je perfido.
Kaj en ĉiu mia voko estas histeria moko.
Hindemith, Strawinski tremas, ĉar mia kritik' ekstremas.

Jes mi ja kontentu do, pri sorto kaj pri mia lert'.
Sed tamen turmentas min unu afero preskaŭ en ĉiu koncert'.
Mi vidas la aŭskultantojn, kiam muzik' movas ilin ĝis kor'.
Mi vidas kiel fortega viro larmojn eĉ viŝas for.
Nur al mi nekompreneblas ĉio ĉi:
Malmuzikpova estas mi.

Mi vidas ke premas knabino la manon de knab' pro muzika alvok',
Kiel tuŝita avino malfermas kolĉenon kontraŭ danĝer' de sufok'.
Mi sidas kaj enuas plu kaj pli,
malmuzikpova estas mi.

Kristnaske ricevadas mi kasedojn,
mi volas cigaredojn
kaj alkololaĵ'.
Kie ajn mi venas, oni ludas kasedojn,
kaj miaj oscedoj
jam teruraĵ'.

Sed aliaj auskultas, por ili muziko magi' estas eĉ, ne nur art'.
Fiuloj boniĝas, malsanuloj saniĝas, aparte de Baĥ' kaj Mozart'.
Mi sidas nur pensante pri neni',
malmuzikpova estas mi.

Mi lernis iam ja ludi pianon, kaj hejme multon provis.
Sed ludi pli ol certajn aĵojn mi neniam povis.
Poste lernis mi violonon, ekzercis multe pli
Kaj la instruisto mortis kaj postlasis al mi monon
- se neniam pluludos mi.

Nun, ion mi devis finfine ja fari, vivis mi tute sen cel'.
Kaj eldonisto, al kiu mi venis, flustris al mia orel':
Kial ne skribas vi libron pri Ŝubert'?
Kial ne skribas vi libron pri Ŝubert'?

Do mi ĝoje hejmen venis, kaj mi eksidis skribante jen:
Ŝubert estis trista,
granda komponisto.
Mono al li mankis ja,
tial malfacilis la ekzisto
Li skribis verkojn sonajn,
kaj certe ege bonajn.
Sed al mi ili tute ne novas,
ĉar mi tute malmuzikpovas.
Ĉu nun Ŝuberto aŭ Ĉajkovski
Bramso, Listo, Dnjepropjetrovski,
sinfonio, uvertiro, rok'n'rol aŭ la valkiro,
ĉu granda koncerto, ĉu iu duo,
por mi estas ĉio nur bruo.

La libro fariĝis grandega sukces', kaj multaj diris al mi:
“Bonege, genie, kritikisto fariĝu vi!” Mi diris: Jes!
havis sukces'.

Mi iras koncerten kaj operejen, almenaŭ mi sidas en varmo.
Al homoj ja plaĉas, kaj eble muziko havas ja sian ĉarmon.
Mi nur ne scias, kial plaĉas ĝi,
malmuzikpova estas mi.

Orgeno eksonas, kaj kanto tre bonas,
la kontrapunkt' ne plu foras.
Timbalo ektremas, direktisto ekĝemas,
laŭ dir' violonoj eĉ ploras.
Finfine aplaŭdegas ĉiu ĉi,
la sola malmuzikpova homo estas mi.

Sed gravas en ĉiuj gazetoj la artikoletoj pri muzikkritiko.
Kaj do ankaŭ mi esploras ĉu mi pli valoras per muzikkritiko.
Ruze mi ricevis ĉi-laboron,
muzikon vere malŝategas mi.
Al mi muziko estas sen valoro,
kaj muzikistojn suferigas mi pro ti'.

Ho verkistoj, tuj vi pentu, jes, vi nur atentu la muzikkritikon.
La mondo pri vi ridos, kiam ĝi ekvidos la muzikkritikon.
Mi estas tuta maltaŭgul', tial ne kritiku fakul'.
Mi estas tute konsekvenca pro la mank' de kompetento.
Kaj la redaktoro volas pli da filaboro.
Ke aŭskultantoj ĝoje krias, ne helpas vin, ĉar mi ja fias.
Kaj ĉiu via koleg' parolas pri mi per laŭdeg',
ĉar artistoj ege ŝatas, kiam mi la aliajn batas.

Mortu la muzik'!

QR-Kodo
QR-Kodo Muzikkritiko (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net