Najtingalo

Muzikopopolkanto
Esperanta tekstoA. Ŝefer
Tipotraduko

Najtingalo, najtingal',
belkantanta najtingal'!
Kial tuj forflugis vi?
Bonon portis vi al mi.
Najtingalo, najtingal',
belkantanta najtingal'.

Ringon donis ja el or'
posedant' de mia kor',
„Portu ĝin”, li ĉe l’ forir'
al mi diris kun sopir'.
Najtingalo, najtingal',
belkantanta najtingal'.

Lia dono, ho birdet',
ĝi rompiĝis, la ringet';
ĝiajn pecojn perdis mi,
restos ĉiam for de li.
Najtingalo, najtingal',
belkantanta najtingal'.

  • najtingalo_najtingal.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:58
  • (ekstera redakto)