Uzantaj iloj

Retejaj iloj


nasku_min_panjo

Nasku min, panjo!

Teksto

Brilas la suno, amas la homoj,
Panjo, enspiru la vivon ankaŭ por mi,
kiu nestas nun en via korpo.
Ĉu sentas vi mian angoron?
Min limigis la morto, sekretas de kie venis,
Povas esti el angul' senespera de l’animo via.

Refreno:

Panjo volu naski min,
Mi petegas por la vivo,
Kaj por mia senkulpec'
Por la nom' de Dio.

Panjo, ho kredu, ke mi vin amas,
La amon ne ignoru.
Lasu vian sangon pura.
Se vi volas mem mortigi min,
kiu savos min de vi?

Refreno

Proze:

Atendu kelkajn monatojn
Kaj vi ekvidos min ridetantan,
La vivon mi ricevos el viaj mamoj,
Vi sentos miajn kisojn,
Poste, por iĝi plenkreskulo,
Mi forlasos vin.

Mi benos vin, kaj plorante,
Mi fermos viajn okulojn.
Prikantos mi al mondo:
Mia panjo amis min!

Refreno

nasku_min_panjo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)