Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_atendu_bonan_onton

Ne Atendu Bonan Onton

Aŭtoras Gianfranco MOLLE

Teksto

Pluraj homoj plendas jene
Mi marksisto estas vere
Tajloradas nun, tamene
Oni vestojn malkohere
Fermajn pugnojn homoj kaŝas
En la poŝoj pro pudoro
Cigaredojn lipoj draŝas
Mortas cindroj en la koro

Ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
En atend' de bona onto
Kiel ul' perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendanta ke el fonto
Akvo ĉesos flui?

Siblas nun malama vento
Iujn tedis eĉ espero
Kovras iujn nur silento
Kiel lana pulovero
Nokte vagas duba sento
Pri morgaŭa la vetero
Ĉu ĝi portos bonan ion
Sed kion? Kion? Kion?

Ĉu vi ŝparas nun kuraĝon
En atend' de bona onto
Kiel ul' perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendanta ke el fonto
Akvo ĉesos flui?

Iuj pensas ke la fonto
Ĉesos akvi la riveron
Tamen venos de la monto
Plia akvo ĉi-someron
Onidire en estonto
Ja degelos atmosfero
Ja degelos atmosfero
Sed problemojn niajn solvos
Nur alfront', alfront', alfront'

Vi ne ŝparu nun kuraĝon
Ne atendu bonan onton
Kiel ul' perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendanta ke el fonto
Akvo ĉesos flui!

Sociismon ni konstruas
Kaj sekcesos certe iam
Morgaŭ ne! Hodiaŭ! Ĉiam
Libereco tre malfruas
Kuracil' por sociismo
Laŭte tion mi pribruas
Estas pli da sociismo
Pli da, pli da, pli da

Vi ne ŝparu nun kuraĝon
Ne atendu bonan onton
Kiel ul' perdinta saĝon
Sida ĉe rivera ponto
Atendanta ke el fonto
Akvo ĉesos flui!

ne_atendu_bonan_onton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)