Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_eblas_kalkuli

Ne eblas kalkuli

TekstoTomas FREJARÖ
MuzikoTomas FREJARÖ
KantasLa Perdita Generacio (Anna & Tomio)

Akordoj

Eb        C   C7    Fm Fm7 Abm7 Ab9
Eb        C   C7    Fm Fm7 Abm7 Abm
Cm C7 Fm Fm7 F   F7    Bb       Bb/Ab

Gm Gm-5 F Fm
Eb Eb7 Abm F
Fm Fm7 F7 Abm9

Teksto

Ni vojaĝis per ridetoj
ni esploris pri sekretoj
ni rigardis la steletojn
leviĝantajn super nia amorado sur herbej'

Ni aŭskultis la fabelojn
manĝis lipojn kaj nudelojn
flugis ni kiel abeloj
leviĝantaj kontraŭ scio alten super dormulej'

Ne eblis kalkuli ĉiujn
nek eblecojn nek la stelojn ĉirkaŭ ni

Ni komponis apud ondoj
Perleteris korespondoj
Aperigis novajn mondojn
Aperigis novajn niojn kunplektitajn de esper'

Ni konstruis propran liton
kolektinte masoniton
Foje jesis ni invitojn
Ofte revis ni ĝis sonĝoj pri pacemo sur la ter'

Ne eblis kalkuli ĉiujn
nek amikojn nek la tagojn antaŭ ni

Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia
Sen vi mia korpo eĉ estintus alia
Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia

Nun ni glitas je deklivo
vundiĝinta perspektivo
malfokusas la motivo
malfondumas kontraŭvole fundamenton de l' agrabl'

Mi neniam povis plori
vi neniam maldeĵori
ĉu kapablos ni memori
ke elektis ni la plej belan juvelon de la sabl'

Ne eblas kalkuli ĉiujn
nek momentojn nek la sentojn inter ni

Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia
Sen vi mia korpo eĉ estintus alia
Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia

ne_eblas_kalkuli.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)