Ne ekzistas

MuzikoJohannes Mueller
Esperanta tekstoEva Fitzelová
Tiponova teksto
Originala plenumoJohannes Mueller
Originala tekstoEva Fitzelová

Teksto

Ne ekzistas alia justeco
ol tia ke perdiĝas peco
…de mi

Ne enzistas alia amo
ol tia ke estiĝas dramo
…inter ni

Refreno:

Ne ekzistas alia gajno
sen maltrafita trajno
…por ĉiam
Ne ekzistas ia paradizo
sen pomarbo en la mezo
…tiel dolĉa
Ne ekzistas pli
ne ekzistas ni
ne ekzistas
…io ajn sen vi
Ne ekzistas pli
ne ekzistas ni
ne ekzistas
…io ajn sen vi

Ne ekzistas alia espero
ol trovo de la vero
…kaŝita

Ne ekzistas alia koro
sen sento de doloro
…suferita

Refreno:

Refreno:

Eksteraj ligoj

QR-Kodo
QR-Kodo Ne ekzistas (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net