Ne Konversaciis

Muziko de V.MIŜĈUK
Originala teksto de Ju.LEVITANSKIJ
Traduko de Grigorij AROSEV

Haste ni alvenis,
Mole ĉirkaŭprenis,
Kantis kaj brakumis, trinkis, drinkis, fumis.
Pasis tag', sed ni ne sciis.
Ne konversaciis.

Venis ni - ne venis,
Vane nur ĉagrenis,
Malgraŭ la enuo
Ni aranĝis bruon.
Pasis jar' - ni ne menciis.
Ne konversaciis.

Vivis ni imprese,
Vivis ni karese,
Ni elspezis ĉion -
Tion ne konsciis.
Pasis tuta vivo jam senspure.
Ne konversaciis.

Enmetu vian komenton. Viki-sintakso estas permesata:
Se vi ne povas legi la literojn en la bildo, elŝutu tiun dosieron .wav por aŭskulti ilin.
 
  • ne_konversaciis.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 14:01
  • (ekstera redakto)