Teksto | ? |
---|---|
Muziko | ? |
E-teksto | ? |
Kantas | Eterne Rima |
ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
virino eleganta, plezurojn tre amanta
ĉiuj ŝin admiras kaj ŝi estas vanta
preta fari ĉion, viroj ŝatas tion
en rilaton ŝi enmetas grandan emocion
nur problemo estas, ke ne daŭras la rilato
ĉar por la katino gravas vere riĉa kato
ju pli dika la monujo des pli granda ŝanco
por profunda kunestado kaj por bela romanco
forgesu do, se vi ne pagas multe
ne agu serioze, tio finiĝos stulte
ne estu priridita, aliaj vin komentas
silente nun foriru, nu, ĉu honton vi ne sentas?
ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui
ŝi vere amas monon kaj viroj amas ŝin
ĉiuj multe pagas por la am' de fraŭlin'
ŝi ŝatas luksan vivon kun Gucci, Prada, Louie
malfermu la monujon, ne lasu ŝin enui