Uzantaj iloj

Retejaj iloj


ne_permesas

Ne Permesas

Teksto
Muziko
Kim J. HENRIKSEN
Kantas JoMo

Teksto

Mi laboris la tutan tagon
kaj revenis al mia hejm'
Mi pensis nur pri unu afer':
Tuj dormi en mia lit'.
Sed diris mia amatin':
“Mi ne permesas al vi!”

Mi iris per la nova aŭto
sur la aŭtoŝose'
Cent okdek kilometroj per hor':
kia granda sukces'.
Sed diris la policisto:
“Mi ne permesas al vi!”

Mi laboris tutan someron
Sed en iu varma tag'
telefonis al mia amatin',
proponis iri al la plaĝ'.
Sed diris estro malbonul':
“Mi ne permesas al vi!” (3-foje)

ne_permesas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)