Uzantaj iloj

Retejaj iloj


negxa_rivero

Negxa Rivero

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDInegxa_rivero.mid

Noto: Ĉi tiu kanto rakontas pri la konstruado de la hidroelektra projekto en la Neĝaj Montoj, Nova Sud-Kimrio en la kvindekaj jaroj. Inĝenieroj kaj laboristoj el ĉiu parto de la mondo estis dungitaj por labori ĉe la grandega projekto. Multaj el ili restis ĉi tie kaj fariĝis aŭstralianoj.

Teksto

Serĉas mi viron kun fort' kaj kuraĝ'.
Li volos labori for de l'urbokaĝ'.
Montegon krevigos ni per dinamit',
Kaj digon konstruos de granda merit'.

Refreno:

For, for, Neĝa River',
Fluu foren, Neĝa River'.
Ĝis mondofin' fluu kun liber',
For, for, River'.

Ofte alvenas la hajl' kun la pluv',
Kaj ofte okazas subita diluv'.
Tre ofte ventŝtormo ekblovas per fort',
Kaj ofte kovriĝas la korpo per kot'.

Refreno

De l’ amatin' devas ni loĝi for
Ne licas ĉi tie aferoj de l’ kor'.
Ĉar ammalsanulo ja estas stultul'
Laboras pli forte ol li lama mul'!

Refreno

Donu buldozojn, traktorojn al mi,
Por helpi al peza labor' tie ĉi.
Kun dia benado kaj per maŝinar'
La Neĝa River' daŭre fluos sen bar'.

negxa_rivero.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)